Sankta Maksimo la Konfesanto

Sankta
Sankta Maksimo la Konfesanto
Persona informo
Μάξιμος ο Ομολογητής
Naskiĝo 30-an de novembro 578 (0578-11-30)
en Konstantinopolo
Morto 13-an de aŭgusto 662 (0662-08-13) (83-jaraĝa)
en Lazica
Religio Kalcedonia kristanismo vd
Lingvoj mezepoka grekaantikva greka vd
Ŝtataneco Bizanca imperio vd
Profesio
Okupo teologo • filozofo vd
Sanktulo
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Pri Sankta Maksimo la Konfesanto, laŭ oficiala biografio datita je la 9-a jarcento, oni diras jenon: Ĝia aŭtoro ŝajnas havinti certajn informojn nur el la Laterana koncilio de 649. Oni ne scias el kiuj fontoj li ĉerpas informojn pri la antaŭo. Li deklaras ke Sankta Maksimo idas (579 / 580) el nobela familio, kaj ke edukiĝis per studoj propraj de viroj survojiĝanta al kariero kaj de kortego kaj de Eklezio. Maksimo estis sekretario de la bizanca imperiestro Heraklio la 1-a; li eniris en la ekleziajn diskutojn pri Monofizitismo kaj precipe pri monotelismo kaj monoergetismo. Fuĝinte el Konstantinopolo al Afriko, ĉi tie li vivis monaĥan vivon ĉe Sofronio, estonta patriarko de Jerusalemo. El Afriko li vizitis Romon kaj partoprenis en la Laterana Koncilio konvokita por rifuzi monotelismon.

Maxime le Confesseur

En 1973 estis eldonita libro pri la vivo de sankta Maksimo [1]. Tiu teksto ne montras simpation por Maksimo: ŝajnas ke la celo estus humiligi Maksimon, kion la bizanca biografio evitas. Ŝajnas tamen versimilaj la informoj kiujn ĝi liveras pri lia junaĝo: Sankta Maksimo naskiĝis en Golan, en la vilaĝo Hasfin, el patro samariana kaj patrino persorigina. Orfa je la aĝo de naŭ jaroj, li estis akompanata de pastro ĉe la egumeno (abato) Pantaleono de la monaĥejo Sankta Karitono, dirita la “malnova laŭra” (asocio de monaĥejoj). Maksimo, do, kreskintus en monaĥa palestina medio impregnita per la porscia etoso de Origeno kaj de la grekaj Ekleziaj Patrioj.

Li forlasis Palestinon en 614 okaze de la persa invado, kaj, alveninte Konstantinopolon, tie renkontis personojn bone akceptitajn ĉe la imperia kortego, kaj gastis ĉe la monaĥejo de Krizopolo.

Laŭ du versioj en Afriko li komencis energie batalis kontraŭ la menciitaj herezoj kaj kompletigis siajn priasketajn kaj telogiajn verkojn.

Dume imperia aŭtoritato elirigis dekreton favoran al la doktrino de monotelismo (laŭ kiu Kristo havis nur la dian volon kaj ne la homan volon) kaj kondamnis la duvolismon. Pro tio la 17-an de julio de 653 papo Martino la 1-a kaj Maksimo la Konfesanto estis arestitaj kaj deportitaj al Konstantinopolo: Poste Maksimo eltenis unuan kondamnon al ekzilo en Bizja en Trakio; du imperiaj senditoj senefike provis eltordi el li kompromisan deklaron.

  1. George of Reshaina, An Early Life of Maximus the Confessor, trad. de Sebastian P. Brock

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search